Butano
lando en Suda Azio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Butano aŭ Reĝlando Butano (dzonke: འབྲུགཡུལ་, Druk Jul, Draklando) estas la sola himalaja budhisma ŝtato en la mondo. Ĝi konsistas el malgranda areo de 47.000 km² oriente de la Himalaja montoĉeno en Azio. La nacia lingvo nomiĝas la dzonga.
Ĉi tiu artikolo temas pri lando en Azio. Por organika kombinaĵo rigardu la paĝon Butano (kemio). |
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...
Fermi
Ĉi tiu tre maldense loĝata lando estas rimarkinda pro sia stato de izoliteco de la cetera mondo. La unuaj eksterlandaj ĵurnalistoj eniris la landon nur en 1972 por raporti pri la kronado de la reĝo. La plejmulto de la loĝantaro daŭre vivas en tradicia maniero. Tamen evoluoj inkluzive de rektaj internaciaj flugoj, interreto, poŝtelefonoj, kaj kabla televido ĉiufoje pli modernigas la urbajn areojn de la lando.