![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/82/Heraclides_Ponticus_-_Illustrium_philosophorum_et_sapientum_effigies_ab_eorum_numistatibus_extractae.png/640px-Heraclides_Ponticus_-_Illustrium_philosophorum_et_sapientum_effigies_ab_eorum_numistatibus_extractae.png&w=640&q=50)
Heraklides Pontikos
helena filozofo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Heraklides Pontikos (en greka: Ἡρακλείδης ὁ Ποντικός Herakleides; ĉirkaŭ 390 a.K. – ĉirkaŭ 310 a.K.)[1] estis greka filozofo kaj astronomo kiu naskiĝis en Herakleja Pontike, nune Karadeniz Ereğli, Turkio, kaj migris al Ateno. Li estas plej bone memorita ĉar proponis, ke la Tero rotacias sur sia akso, el okcidento orienten, unufoje ĉiun 24an horon.[2] Li estas ankaŭ konsiderata originanto de la suncentrismo, kvankam tio estis dubita de kelkaj.
Heraklides Pontikos | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 2005 (2005-01-02) en Heraclea Pontica |
Morto | en Ateno |
Lingvoj | antikva greka |
Okupo | |
Okupo | filozofo astronomo ![]() |
Kiel pitagoranoj, Hiketas kaj Ekfantos, Heraklides proponis, ke la ŝajna taga movado de la steloj estis kreita per la rotacio de la Tero sur sia akso unufoje tage. Tiu konsidero kontraŭdiris la akceptitan aristotelan modelon de la universo, kiu subtenis, ke la Tero estas fiksita kaj ke ankaŭ la steloj kaj la planedoj en siaj respektivaj sferoj povus esti fiksaj.
Heraklides ŝajne estis fekunda verkisto pri filozofio, matematiko, muziko, gramatiko, fiziko, historio kaj retoriko, sed estas duboj pri la atribuado de multaj verkoj. Ŝajne li komponis variajn verkojn en formo de dialogo.