Sangado (medicina faktermino: hemoragio) estas sangelfluo el la sangocirkula sistemo pro vundo aŭ rompiĝo de sanga vaskulo.
Tipoj de hemoragioj
- Eksteraj hemoragioj: la sango elversiĝas el la korpo post vundo aŭ traŭmato.
- Eksteriĝantaj hemoragio : la elfluo estas ene de la korpo, sed la sango elfluas tra naturaj aperturoj:
Kaŭzoj de hemoragioj
Estigas hemoragiojn:
- Vundoj kaj traŭmatoj (tranĉo, piko, bato, falo aŭ fortega malakcelo...) estigas internajn kaj eksterajn hemoragiojn.
- Alta sangopremo, aneŭrisma rompiĝo, vaskulaj tumoroj estigas internajn hemoragiojn; plej gravaj estas tiuj en la cerbo.
- Ulcero de la stomako, hemoroido, kaj pluraj tipoj de kanceroj estigas sangvomojn, sangsputojn, sangon en fekaĵo aŭ urino...
- Misfunkcio de koaguliĝo:
- Denaska: Hemofilio, malsano de Willebrand.
- Akirita: Manko de K-vitamino, troaĵo de iaj kuraciloj: kontraŭkoaguloj, aspirino, nesteroidaj kontraŭinflamiloj.
Eksteraj ligoj kaj konsiloj
Pri sangoperdo: konsiloj sur Interreto:
- En la franca[rompita ligilo]
- En la germana[rompita ligilo]
- en la angla
- En la hispana[rompita ligilo]
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.