urbo en Kalifornio, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Hawthorne estas urbo en la sudo de distrikto (kantono) Los-Anĝeleso en Kalifornio (Usono). Je la censo de 2010 ĝi havis 84 293 loĝantojn.
Hawthorne | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono vd | |||
Administrado | |||
Lando | Usono | ||
Ŝtato | Kalifornio | ||
Kantono | Los-Anĝeleso | ||
Poŝtkodo | 90250, 90251 | ||
Telefonkodo | 310/424 | ||
Kodo laŭ FIPS | 06-32548 | ||
Retpaĝaro | http://www.cityofhawthorne.com/ | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 88 083 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 5 582 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 33°55′2″N 118°20′55″U (mapo) | ||
Alto | 22 m | ||
Areo | 15 km² | ||
Horzono | PST (UTC-8) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hawthorne, California [+] | |||
Hawthorne ricevis la rangon de urbo en 1922.
Ĝi situas 8 km sude de la internacia flughaveno Los-Anĝeleso kaj havas ankaŭ propran flughavenon (Hawthorne Municipal Airport, IATA-kodo HHR). Krome la kosmoteknologia firmao SpaceX havas sian ĉefsidejon en Hawthorne.
Hawthorne ĝuas la mildan, preskaŭ ĉiam agrablan klimaton de suda Kalifornio. Ekstremaj temperaturoj registritaj estis 44 °C en 1961 kaj −9 °C en 1963. Kiel ofte en la norda duonsfero la plej varma monato estas aŭgusto kaj la plej malvarma januaro. Pluvo estas precipe inter novembro kaj marto, kun maksimumo en februaro; la mezuma jara pluvkvanto estas ĉ. 40 cm.
Je la 6-a de novembro 1966 la unua dokumentita tornado frapis la urbon.
Hawthorne estas konata pro tio, ke en la 1930-aj jaroj ĝi metis ĉe la enirejoj al la urbo ŝildojn kun la teksto "Nigger, Don't Let The Sun Set On YOU In Hawthorne" ("nigrulo, ne estu en Hawthorne post sunsubiro" aŭ "ne restu pli ol unu tagon en H.")[2]. El tiu frazo ekestis la usona esprimo "sundown town" (sun-subira urbo) por nomi urbon, kiu ne toleras ne-blankajn urbanojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.