komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
- La mallongigo NE en Hauterive NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Hauterive. |
Hauterive | |
---|---|
Blazono de Hauterive | |
Ŝiphaltejo de Hauterive | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Neŭŝatelo |
Distrikto | Neŭŝatelo |
Koordinatoj | 47° 0′ 55″ N 6° 58′ 15″ O (mapo) |
Areo | 2,12 km² |
Alteco | 501 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2068 |
Komunumkodo | 6454 |
Mapo de Hauterive | |
Hauterive estas komunumo en la distrikto Neŭŝatelo en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 2550 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
La komunumo Hauterive situas rekte oriente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo kaj etendiĝas de la monto Chauxmont, kiu apartenas al la Neŭŝatela Ĵuraso en nordo ĝis la bordo de la Lago de Neŭŝatelo en sudo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Hauterive kaj la kvartalo Champréveyres ĉe la lagobordo. La setlejoj de la komunumo komplete kunkreskis kun la najbaraj komunumoj Saint-Blaise kaj Neŭŝatelo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,12 km², de kiuj 58,9% estas kovritaj de arbaro, 11,8% servas por agrikulturo kaj 30,2% por setlado. [1]
La komunumo Hauterive limas en nordoriento kaj oriento al Saint-Blaise, en sudo al la Lago de Neŭŝatelo, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Neŭŝatelo.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Bielo al Neŭŝatelo kaj la svisa aŭtovojo A5, al kiu la komunumo posedas propran alveturejo. Hauterive ne disponas pri propra stacidomo ĉe la du fervojlinioj, kiuj pasas tra ĝia teritorio, sed la stacidomoj de Saint-Blaise kaj de Neŭŝatelo estas piede facile atingeblaj de la vilaĝocentro. Per la neŭŝatela trolejbuslinioj n-ro 7 kaj 1 la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.
En Hauterive troviĝas la arkeologia muzeo Latènium kun ampleksa kolekto de objektoj el la tempo de la La-Tène-kulturo.
La unua dokumenta mencio de Hauterive datiĝas el la jaro 1148 kiel arta ripa. Dum la konstruado de la aŭtovojo estis malkovritaj apud la lagobordo restaĵoj de ĉasistaj seltlejoj el la paleolitiko el la 14-a jarmilo a.K.. Inter aliaj objektoj estis trovitaj tri hundaj skeletoj, kiuj estas unu el la plej malnovaj pruvoj pri domigo de lupoj en Eŭropo.[2]
De la mezepoko ĝis 1848 Hauterive apartenis al la kastelvoktejo Thielle, kiu estis integrita al la Grafejo Neŭŝatelo. La vilaĝa komunumo estis la unuan fojon menciita en la jaro 1527. Ĝi grandparte aŭtonome adiministris la vilaĝon, en kiu ĉefe vivis vitokultivistoj kaj ŝtonminejistoj.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.