Haro [Aro] estas hispana municipo, en la nordokcidento de la aŭtonoma komunumo Rioĥo, kiel ĉefurbo de samnoma komarko en la nordokcidento de la regiono kaj plej grava urbo de la regiono Rioja Alta (Supra Rioĥo), plej okcidenta regiono de la komunumo. Ĝi limas kun la provinco Burgos ĉe la Montoj Obarenes norde kaj kun la provinco Arabo ĉe la rivero Ebro oriente. Ties loĝantaro estas de 11 309 lokanoj laŭ la popolnombrado de INE de 2018, kio faras ĝin la kvara urbo en la komunumo.
Ties ĉefa ekonomia agado estas vinkultivado kaj la produktado de altkvalitaj vinoj ene de la devennomigo "Denominación de Origen Calificada Rioja", kaj precize ties vinbienoj estas unu de la ĉefaj turismaj altiroj,[1] kiuj ricevis ĉiujare milojn da vizitantoj.[2] Estas ankaŭ grava arkitektura kaj urba heredaĵaro, inter kiu elstaras la ĉefa pordego de la preĝejo de Santo Tomás, verko de Felipe Vigarny, nombraj palacoj kaj antikva kvartalo, deklarita Histori-Arta Komplekso en 1975.[3]
Menciindas la jam tradicia Vinbatalo, deklarita Festo de Nacia Turisma Intereso;[4] la tria procesio je lanternoj plej antikva de Hispanio;[5] kaj unu de la nur sep urboj kiuj ne estante provinca ĉefurbo havis sidejon de la Banco de España.[6]