Rioĥo (Hispanio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rioĥo (hispane La Rioja [la rjoĥa]) estas aŭtonoma komunumo (regiono) de Hispanio, en la Ebra valo, (5.034 km²). Rioĥo estas tamen aŭtonoma komunumo, regiono, provinco kaj eĉ natura komarko, pli bone dirite komarkaro.
Aŭtonoma Komunumo Rioĥo | |||
hispane La Rioja | |||
aŭtonoma komunumo | |||
|
|||
Oficiala nomo: 'Comunidad Autónoma de La Rioja' | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Rioĥo | ||
Najbaras kun | 5
| ||
Situo | Logronjo | ||
- alteco | 391 m s. m. | ||
Ĉefurbo | Logronjo | ||
- koordinatoj | 42° 28′ 12″ N 02° 26′ 44″ U (mapo) | ||
Areo | 5 045 km² (504 500 ha) | ||
Loĝantaro | 319 796 loĝantoj (2021) | ||
Denseco | 63 loĝ./km² | ||
Aŭtonomeco | 9-a de junio 1982 | ||
Ĉefulo | Gonzalo Capellán (ekde 28-a de junio 2023) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
ISO 3166-2:ES | ES-LO | ||
Situo de Logronjo enkadre de Hispanio
| |||
Situo de Rioĥo enkadre de Hispanio
| |||
Vikimedia Komunejo: La Rioja | |||
Retpaĝo: Registaro de Rioĥo | |||
Ĝi havas proksimume 265 000 loĝantojn. La ĉefurbo estas Logroño (Logronjo, 122 000 loĝantoj).
Aliaj urboj en la regiono estas Calahorra, Arnedo, Haro kaj Nájera.
La regiono estis historie ligita al Kastilio kaj Navaro, sed en la administracia reorganizado de la hispana ŝtato post la reveno de demokratio oni decidis formi apartan unuon el la antikva Provinco Logronjo.
Sub la nomo Rioja oni kalkulas ankaŭ parton de la najbaraj regionoj de Eŭskio kaj Navaro.
Ekonomie, gastronomie kaj kulture grava estas vino de Rioĥo.
La rivero Ebro fluas tra la nordo de la regiono. La dekstra bordo (sude) apartenas al Rioĥo. Sur la maldekstra bordo estas nur tri municipoj, Briñas, San Vicente de la Sonsierra kaj Ábalos (konataj kiel la rioĥa Sonsierra), kvankam ankaŭ Logronjo, Agoncillo, Alcanadre, Rincón de Soto kaj Alfaro havas parton de la municipa teritorio sur tiu bordo. Pro proksimeco kaj komunaj trajtoj, la zono de la provinco Alavo inter Ebro kaj la Kantabra Montaro estas nomita Rioja Alavesa (Rioha Alavo).
Sude de la rivero, inter 60 kaj 40 km de distanco, etendiĝas paralele la Iberia Montaro, kun altaĵoj kiuj gamas inter 1000 kaj 2000 msm. De la montaro apartiĝas norden, enirante profunde en Rioĥon, la Montaro Demanda, kies Monto San Lorenzo kun 2271 m estas la plej alta rioĥa altaĵo. El tiu montaro malsupreniras rapide sep riveroj al la rivero Ebro, kaj pro tio foje oni aludas al Rioĥo per: "La de los siete valles" (tiu sepvala). Ili estas, de oriento okcidenten, Alhama, Cidacos, Leza, Iregua, Najerilla, Oja kaj Tirón, kvankam la ekfluejoj de Alhama kaj Cidacos estas soriaj kaj tiuj de Najerilla-Neila kaj Tirón estas burgosaj. Foje oni aldonas Linares (alfluanto de Alhama), grupigante Tirón kun ĝia alfluanto Oja.
Resume, la regiono dividiĝas en du grandaj zonoj: nome la Valo de Ebro norde, kaj la montaro, sude, kun averaĝaj altaĵoj proksimaj al 2000 metroj en la sudokcidenta parto, kaj de malpli ol 1500 metroj sudorienten.
Rioĥo havas nur 1% de la areo de Hispanio, sed ĝi havas proksimume 46% de la vertebruloj de la lando kaj 60% de la vertebruloj duoninsulaj. Vivas tie ankaŭ 21% de la vertebruloj endemiaj de la Iberia duoninsulo. La orografio de la regiono dividiĝas en du grandaj zonoj: nome la Valo de Ebro norde, kaj la montaro sude. Tial estas mediteraneaj flaŭro kaj faŭno en la Valo de Ebro kaj en la malaltaj montaroj kaj de tipo centreŭropa en la altaj montaroj de sudokcidento, nome Demanda, Urbión, Cebollera kaj Hayedo de Santiago.
Inter mediteraneaj specioj menciindas elstaraj reptilioj kaj fiŝoj, kaj inter birdoj la nizaglo, la blankventra stepkoko, la nigraventra stepkoko, la nigra enanto, la tufkukolo, la saknesta paruo ktp. Inter centreŭropaj specioj menciindas elstaraj reptilioj, kaj inter birdoj la griza perdriko, la longfingra certio, la marĉoparuo kaj la pirolo, kaj inter mamuloj la gliro, mikrotoj ktp.
Laŭ orografio, klimato kaj la teruzado, oni kutime dividas la regionon en Supra kaj Malsupra Rioĥoj aŭ Supra, Meza kaj Malsupra Rioĥoj. Ĉiuokaze tiuj dividaĵoj estas subdivideblaj en pli klaraj subkomarkoj, kiuj plej rilatas al kaj nomiĝas laŭ siaj ĉefurboj. Krome estas naŭ tradiciaj jurisdikciaj teritorioj.
Estas 173 municipoj en la provinco kaj regiono Rioĥo. La provinco Rioĥo estas la 7a de Hispanio en kiu estas pli alta procento de loĝantoj koncentritaj en ties ĉefurbo (47,87 %, kontraŭ 31.96 % de la tuta Hispanio). Estas enklavo de la provinco Burgoso ĉirkaŭita komplete de teritorio rioĥa, koresponda al iama domaro El Ternero, nune senhoma, kiel nura bieno kaj vinkelo, escepte ĉe ermitejo de la Virgen de la Pera.
Tiu sube estas listo de la municipoj kiuj havas pli ol 1000 loĝantoj de Rioĥo laŭ la municipaj popolnombradoj de 2018 de la INE:
N.º | Municipo | Loĝantaro | N.º | Municipo | Loĝantaro |
| |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1.º | Logroño | 151 113 | 15.º | Navarrete | 2952 | ||||||||||||||||
2.º | Calahorra | 23 923 | 16.º | Aldeanueva de Ebro | 2732 | ||||||||||||||||
3.º | Arnedo | 14 815 | 17.º | Alberite | 2433 | ||||||||||||||||
4.º | Haro | 11 309 | 18.º | Cervera del Río Alhama | 2298 | ||||||||||||||||
5.º | Lardero | 10 193 | 19.º | Cenicero | 2036 | ||||||||||||||||
6.º | Alfaro | 9460 | 20.º | Quel | 2032 | ||||||||||||||||
7.º | Nájera | 8047 | 21.º | Ezcaray | 2027 | ||||||||||||||||
8.º | Villamediana de Iregua | 7973 | 22.º | Murillo de Río Leza | 1654 | ||||||||||||||||
9.º | Santo Domingo de la Calzada | 6231 | 23.º | Baños de Río Tobía | 1559 | ||||||||||||||||
10.º | Autol | 4 469 | 24.º | Entrena | 1 519 | ||||||||||||||||
11.º | Pradejón | 3 822 | 25.º | Casalarreina | 1 145 | ||||||||||||||||
12.º | Rincón de Soto | 3 722 | 26.º | San Asensio | 1 124 | ||||||||||||||||
13.º | Albelda de Iregua | 3 462 | 27.º | Agoncillo | 1 105 | ||||||||||||||||
14.º | Fuenmayor | 3 108 | 28.º | San Vicente de la Sonsierra | 1 015 | ||||||||||||||||
Fonto: INE 2018 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.