From Wikipedia, the free encyclopedia
Hans Suess aŭ Hans Süß, konata kiel Hans el Kulmbach, germane Hans von Kulmbach, estis germana artisto. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1480 en Kulmbach, Frankonio kaj mortis antaŭ la 3-a de decembro 1522 en Nurenbergo.[1] Hans el Kulmbach estis la artisto kiu kreis la Altaron de Sankta Johano en Krakovo.
Hans el Kulmbach | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉ. 1480 en Kulmbach | |
Morto | 3-an de decembro 1522 en Nurenbergo | |
Etno | Germanoj vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo konstrua desegnisto ilustristo desegnisto ksilografiisto vd | |
Aktiva en | Nurenbergo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Crucifixion of Christ ❦ The Calling of St Peter vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hans probable alvenis en Nurenbergon ĉirkaŭ 1505. Li ricevis instruado de Jacopo de' Barbari, kiu dum iom da tempo laboris en Nurenbergo. Li poste estis metilernanto kun Albrecht Dürer kaj post Dürer retiriĝis el pentrado de altareroj en 1510. Hans ricevis plej el liaj antaŭaj mendoj. Li havis sian propran atelieron en Nurenbergo kaj foje laboris en Krakovo. Li kreis ankaŭ artaĵojn por la imperiestro Maksimiliano la 1-a kaj por la margrafo Kazimiro Hohenzollern de Brandenburg-Kulmbach. Liaj plej bonkvalitaj verkoj estis vitraloj en preĝejoj, kiel la Maksimiliana Vitralo, la Margrafa Vitralo en Sankta Sebaldo en Nurenbergo, la Vitralo Welser de la Frauenkirche kaj la Nikolaus-altaro en la Lorenzkirche. En 1511 li finigis la altaron de Sankta Mario de Skałka en Krakovo. La altaro de Katerino kaj Sankta Johano ankaŭ en Krakovo, estas inter liaj plej bonkvalitaj verkoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.