From Wikipedia, the free encyclopedia
Hanna-Barbera Productions, Inc. (simple konata kiel Hanna-Barbera kaj referencata ankaŭ kiel H-B Enterprises, H-B Production Company kaj Hanna-Barbera Cartoons), estis usona animacia studio kiu hegemoniis en la usona televida animacio dum tri jardekoj en la mezo de la fina duono de la 20a jarcento, fondita en 1957 de iamaj animaciaj reĝisoroj William Hanna kaj Joseph Barbera de Metro-Goldwyn-Mayer (kreintoj de Tom and Jerry) kaj direkt-aga reĝisoro George Sidney en partnereco kun Screen Gems, televida branĉo de Columbia Pictures.[1] Vendita al Taft Broadcasting en la fino de 1966, ĝi pasis la venontajn du jardekojn kiel ties filio.
Hanna-Barbera | |||||
---|---|---|---|---|---|
negoco vd | |||||
Dum | 1956 - 2001 | ||||
Antaŭulo | Metro-Goldwyn-Mayer cartoon studio | ||||
Sekvanto | Warner Bros. Animation | ||||
Jura formo | filio | ||||
Fondintoj | William Hanna • Joseph Barbera • George Sidney vd | ||||
Sidejo | Los-Anĝeleso | ||||
Lando | Usono | ||||
Agokampo | televida serio • televida reklamo • animated television special • longa filmo • mallonga filmo | ||||
Posedata de | Warner Media Group vd | ||||
filiaj kompanioj | Hanna-Barbera Records vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Hanna-Barbera estas tre bone konata ĉar kreis grandan varion de popularaj animaciaj roluloj. Dum ĉirkaŭ 30 jaroj, ili produktis (produktoris) sukcesajn kartunajn spektaklojn, kiaj la Urso Jogi, The Flintstones (La ŝtonuloj), The Jetsons, Wacky Races, Scooby-Doo kaj The Smurfs. Pro tiaj atingoj, Hanna kaj Barbera kunricevis sep Oskar-premiojn, ok Premiojn Emmy, unu Oran Globon kaj unu stelon en la Trotuaro de famo en Holivudo.[2][3] La paro estis ankaŭ enmetita en la Television Academy Hall of Fame en 1993.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.