Hafizo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥŭaĝeh Ŝams al-Din Muhammad Hafez-e Ŝirazi (perse خواجه شمسالدین محمد حافظ شیرازی, konata laŭ sia plumnomo Hafez[1] (perse حافظ, Ḥāfeẓ) aŭ Hafizo nask. en Ŝirazo inter 1310 kaj 1337 kaj plej verŝajne vivanta en 1325/26–1389/90)[2], estis mistika persa poeto, kiu "laŭd[is] la ĝuojn de amo kaj vino [sed] celis ankaŭ religian hipokriton".[3] Liaj kolektitaj verkoj estas konsiderataj kiel pinto de Perslingva literaturo kaj estas troveblaj en la hejmoj de plej multaj personoj en Irano, kiuj lernas liajn poemojn parkere kaj uzas ilin kiel proverboj kaj diraĵoj ĝisnune. Liaj vivo kaj poemoj estis temo de multaj analizoj, komentarioj kaj interpretado, influante la persan verkaron post la 14a jarcento pli ol ajna alia aŭtoro.[4][5]
Hafizo | ||
---|---|---|
![]() Detalo de portreto el 18a-jarcenta persa manuskripto de La Divano | ||
Persona informo | ||
خواجه شمسالدین محمد حافظ شیرازی | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1324 (1324-11-30) en Ŝirazo, Muzaffarids of Iran | |
Morto | 30-an de novembro 1388 (1388-11-30) (64-jaraĝa) en Ŝirazo, ![]() | |
Tombo | Tombo de Hafizo ![]() | |
Religio | islamo • sunaismo • sufiismo vd | |
Etno | Persoj vd | |
Lingvoj | persa • taĝika • araba vd | |
Ŝtataneco | Muzaffarids of Iran (en) ![]() Timuridoj ![]() | |
Profesio | ||
Alia nomo | حافظ vd | |
Okupo | poeto kantotekstisto verkisto ![]() | |
Aktiva en | Persio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Divān of Hafez vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Temoj de liaj gazaloj estas la amato, la fido, kaj la evidenta hipokriteco. Lia influo sur la vivoj de perslingvaj parolantoj povas troviĝi en "Hafez legaĵoj" (fāl-e hāfez, perse فال حافظ) kaj en la ofta uzado de liaj poemoj en persa tradicia muziko, bildarto, kaj persa kaligrafio. Lia tombo estas vizitata ofte. Adaptaĵoj, imitaĵoj kaj tradukoj de la poemoj de Hafizo ekzistas en ĉiuj ĉefaj lingvoj.
Hafizo estas plej bone konata pro la publikigo de lia Divano, kolekto de liaj survivantaj poemoj probable kompilita post lia morto. Liaj verkoj povas esti priskribitaj kiel "antinomisma"[6] kaj per la mezepoka uzo de la termino "teozofia"; la termino "teozofio" en la 13-a kaj 14-a jarcentoj estis uzata por indiki mistikismajn verkojn fare de "aŭtoroj inspiritaj nur de la islaman sanktaj libroj" (kiel distingita disde teologio). Hafizo unuarange verkis en la literatura ĝenro de lirika poezio aŭ gazaloj, kiu estas la ideala stilo por esprimi la ekstazon de la dia inspirado en la islama mistika formo de ampoemoj. Li estis Sufiano.[7]
Inter temoj de liaj gazaloj estas ĉefe la adorado al la amato, religia fido kaj ekspono de hipokrito. En siaj gazaloj, li traktas pri amo, vino kaj drinkejoj, ĉio prezentante religian ekstazon kaj liberemon el limigoj, ĉu laŭ la nuntempa senco de linereco aŭ laŭ la voĉo de la amanto.[8] Lia influo super persparolantoj aperas en devinado laŭ liaj poemoj (perse فال حافظ, iom simile al la romia tradicio de la Sortes Vergilianae cele al devinado per legado kaj interpretado de poemoj de la romia poeto Vergilio) kaj en la ofta uzado de liaj poemoj en la persa tradicia muziko, vidaj artoj kaj persa kaligrafio.