Ŝirazo
urbo en Irano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝirazo (perse شيراز [ŝiRAZ]) estas unu el la ses plej grandaj milionurboj de Irano en provinco Farso. Oni taksas la urbon loko de poezio, tapiŝoj, vino, rozo kaj amo. En Ŝirazo troviĝas la dua plej granda flughaveno de Irano, post la flughaveno Teheran Mehrabad. Ŝirazo estas ankaŭ la plej grava irana urbo en la kampo de transporto, komunikado kaj informteknologio. La urbo estas nomata "urbo de ĝardenoj kaj poetoj"[1].
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ŝirazoj. |
Rapidaj faktoj شیراز, Administrado ...
Ŝirazo · شیراز | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Irano vd | |||||
Administrado | |||||
Lando | Irano | ||||
Provinco | Farso | ||||
| |||||
Telefonkodo | 071 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 565 572 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 523 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 29° 37′ N, 52° 33′ O (mapo)29.6152.5425 [+] | ||||
Alto | 1 500 m [+] | ||||
Areo | 240 km² (24 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:30 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Shiraz [+] | |||||
Fermi
Ŝirazo estis la ĉefurbo de Persa Imperio sub la Zanda dinastio inter 1750 kaj 1794, kiam la kaĝaroj translokiĝis la ĉefurbon al Teherano. Kun Isfahano kaj Teherano, Ŝirazo estas hodiaŭ unu el la tri kulturaj kaj artaj ĉefurboj de Irano.