From Wikipedia, the free encyclopedia
La Gvirkukolo (Guira guira) estas granda birdo de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la kukolojn, la vojkurulojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi estas rilata al la tri anioj, membroj de la genro Crotophaga. Ĝi estas unu el la plej komunaj birdoj de Brazilo, neesta nur el la ĉiamverda arbaro de Amazonio.
Gvirkukolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Gvirkukolo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Guira guira (Swainson, 1788) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi havas krespan oranĝecan kreston kaj estas ĉirkaŭ 40 cm longa.[1]. Krome ĝi estas malhelbruna en dorso kaj en la longa vosto kaj pli helbruna aŭ eĉ flaveca en kapo kaj subaj partoj. Ankaŭ la irizo kaj la beko estas flavecaj. La kruroj estas grizecaj. Kiel siaj parencoj la anioj, la gvirkukolo malbonodoras.[1]
La Gvirkukolo manĝas grandajn artropodojn, ranojn, etajn birdojn kaj etajn mamulojn kiel musoj.
Tiu neotropisa specio vagas surgrunde, kutime laŭ grupoj de 6 ĝis 18 individuoj, kun aliaj birdoj kiel la Kalkbrova najtingalo (Mimus saturninus) kaj la Krestobeka anio (Crotophaga ani) kies kutimaro estas tre simila.
Ili vivas en grupoj, sed emas tendencon formi parojn.
La nesto estas konstruita en arboforko 5 metra alte supergrunde. La ovoj estas (el 5 ĝis 7) malhelverdaj kaj kovritaj de tavolo de kalko. Ili estas kovataj ĉu en individuaj aŭ komunumaj nestoj, en tiuj lastaj eblas trovi ĝis 20 ovojn. Ĉe komunumaj nestoj estas multaj rompitaj ovoj. La konkurenco inter junuloj estas grava kaj la mortebleco alta.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.