Gvineo-Bisaŭo
lando en okcidenta Afriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gvineo-Bisaŭo [1],[2] (portugale Guiné-Bissau) estas lando en Okcidenta Afriko. La oficiala nomo estas Respubliko Gvineo-Bisaŭo. Temas pri unu el la plej malgrandaj ŝtatoj en kontinenta Afriko. Ĝi havas limojn kun Senegalo en la nordo kaj Gvineo en la sudo kaj oriento. En la okcidento estas la Atlantika oceano. Antaŭ la sendependiĝo, Gvineo-Bisaŭo estis portugala kolonio. La ĉefurbo de Gvineo-Bisaŭo estas Bisaŭo. La nomo de la ĉefurbo nun estas parto de la landa nomo por eviti konfuzon kun la Respubliko de Gvineo. La lando estas unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo kaj karakteriziĝas per politika malstabileco[3]. Gvineo-Bisaŭo estas parto de la Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (CEDEAO) kaj la Organizaĵo de Islama Kunlaboro. estas lando, kiu ne havas malliberejon kaj estas unu el la plej sekuraj en Afriko. Gvieno Bisaŭo estas lando, kiu ne havas malliberejon kaj estas relative unu el la plej sekuraj en Afriko.
- Situo de Gvineo-Bisaŭo en Afriko
- Mapo
- Mapo de Gvineo Bisaŭo