ŝtata flago From Wikipedia, the free encyclopedia
La nacia flago de Gvineo Bisaŭa estis adoptita en 1973 kiam sendependeco disde Portugalio estis proklamita. Kiel la antaŭa flago de Kabo-Verdo, la flago estas bazita sur tiu de la Afrika Partio por la Sendependeco de Gvineo kaj Kaboverdo, daŭre la domina partio en Gvineo Bisaŭa. La partia flago estis derivita de tiu de Ganao, kiu unue uzis la tutafrikan kombinaĵon de ruĝa, flava, verda, kaj nigra en 1957. En la ganaa vido, la nigra strio estas por la unueco de Afriko. Ruĝa signifas la sangon elverŝitan dum la lukto por sendependeco, flava strio por la suno, kaj verda reprezentas esperon. La flago havas la tradiciajn tutafrikajn kolorojn de flava, verda, ruĝa, kaj ankaŭ la nigran stelon de Afriko. La dizajno de la flago estas influita de la flago de Ganao.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.