Ĝenerala Guberniestro de Kanado
reprezentanto de la brita monarko / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Guberniestro ĝenerala (Governor General/Gouverneur général) estas la reprezentanto en Kanado de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Kanado. Ekde 1953 la reĝino de Kanado estas Elizabeto la 2-a. Guberniestroj estas deklarataj de la monarko laŭ la konsilo de la ĉefministro.
Ĝenerala Guberniestro de Kanado | ||
---|---|---|
Gouverneure générale du Canada | ||
Mary May Simon | ||
pozicio • guberniestro ĝenerala | ||
Komenco | 1867 vd | |
Lando(j) | Kanado vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Kvankam ŝtata potenco kuŝas laŭleĝe en la guberniestreco - la Parlamento sidas je ties plezuro, Reĝa Konsento necesas por la leĝigo de leĝo pasita de parlamento, kaj la guberniestro estas la ĉefkomandanto de la Kanadaj Armfortoj - vera politika potenco sidas ĉe la ĉefministro, parlamento, kaj provincaj registaroj. La guberniestreco estas formala, ceremonia, kaj kultura ofico. Aktualaj kaj pasintaj guberniestroj ĝeneralaj rajtas la titolon "Tre honorinda" (Right Honourable/Très honorable), samkiel la ĉefministro.
Londono komisiis ĝis 1952 ĉiam britan nobelulon al tiu posteno, post tio oni elektas el inter la "simplaj civitanoj".
Ankaŭ estas reprezentantoj de la reĝino ĉe la provincaj registaroj: leŭtenant-guberniestroj (lieutenant governors/lieutenants gouverneurs).