Gröbenzell
komunumo en Bavario, Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gröbenzell estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas ĉirkaŭ 16 kilometrojn nordokcidente de la munkena urbocentro ĉe la rando de la marĉo de Graßlfing/marĉo de Dachau en la suprabavara distrikto Fürstenfeldbruck de la federacia lando Bavario. La suda komunumflanko senbreĉe kunkreskis kun la najbara komunumo Puchheim. La orienta komunumflanko rekte limas al la munkena urboparto Lochhausen.
Gröbenzell | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Supra Bavario | |||||
Distrikto | Distrikto Fürstenfeldbruck | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 08142 | |||||
Poŝtkodo | 82194 | |||||
Aŭtomobila kodo | FFB | |||||
Oficiala Municipokodo | 09179126 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Dieter Rubenbauer | |||||
Partio de komunumestro | CSU | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausstraße 4 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 19717 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Loĝdenso | 3044/km² | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 12′ N, 11° 22′ O (mapo)48.211.366666666667 | |||||
Alto super la marnivelo | 506 m | |||||
Areo | 6,36 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.groebenzell.de/ | |||||
Gröbenzell ŝatas esti konsiderata kiel ĝardenurbo, kio montriĝas antaŭ ĉio en anoncoj pri nemoveblaĵoj. ("Vivu pli bele en la ĝardenurbo Gröbenzell." [en la germana originalo "Schöner wohnen in der Gartenstadt Gröbenzell."])
Gröbenzell kiel politika komunumo fondiĝis en la jaro 1952. Tiam la (relative malriĉaj) urbopartoj de Munkeno, Puchheim, Olching kaj Geiselbullach unuiĝis en unu komunumo ĉirkaŭ la fervoja haltejo Gröbenzell. Gröbenzell estas unu el la "verdaj antaŭkomunumoj" de Munkeno, kun multaj unufamiliaj domoj, tri elementaj lernejoj, unu baza mezlernejo, unu liceo, kaj unu privata Valdorfa lernejo, kiu estis fondita kiel ido de la Valdorfa lernejo en la munkena urboparto Schwabing. En la industria teritorio troviĝas kaj vendejoj por konsumantoj kaj produktanta industrio kaj metiaj entreprenoj.
La 31-an de decembro 2008 la komunumo havis 19.357 loĝantojn[1].