From Wikipedia, the free encyclopedia
Schwabing [ŜVAbing] estas urboparto de Munkeno, la ĉefurbo de la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi situas en la nordo de la urba teritorio, kaj en la 19-a jarcento literature famiĝis kiel ŝatata vivloko de bohemoj, adeptoj de vivmaniero, en kiu malŝatataj estas sociaj konvencioj, regulaj okupoj kaj severaj moroj. Ankoraŭ nun ĝi estas inter la plej favorataj kvartaloj de la bavara ĉefurbo. Post novorganizo de la urba administrado en 1992 la urboparto ampleksas la urbodistrikton 4 ("okcidenta Schwabing" kaj partojn de la urbodistrikto 12 ("Schwabing-Freimann"). La urboparto havas proksimume 100 000 loĝantojn, kaj estas la plej multe loĝata urboparto de Munkeno.
Schwabing | |||
---|---|---|---|
komunumoparto en Germanio (1890–) kvartalo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 000 () [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 10′ N, 11° 35′ O (mapo)48.167211.5861 [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Schwabing [+] | |||
La publikaĵo Jugend ("juneco"), fama ĵurnalo de la stilo secesio komence de la 20-a jarcento publikiĝis en la urboparto, kaj pluraj domaj fasadoj en tiu stilo daŭre atestas pri tiu kultura heredaĵo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.