Grunĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Grunĝo, en angla Grunge (foje referencata kiel Seattle sound, sono el Seatlo) estas ĝenro kaj subkulturo de alternativa rokmuziko kiu aperis dum la mezo de la 1980-aj jaroj en la usona ŝtato de Pacifika Nordokcidento nome Vaŝingtonio, precize en Seattle kaj najbaraj urboj. Grunĝo fuziigas elementojn de punko kaj de metalroko, sed sen la punkaj strukturo kaj rapido.[1] La ĝenro montris la deformitan sonon de la elektra gitaro uzatan ambaŭĝenre, kvankam kelkaj bandoj ludis kun pli da emfazo al unu aŭ al la alia. Kiel tiuj ĝenroj, grunĝo tipe uzas elektran gitaron, basgitaron, drumojn kaj voĉojn. Grunĝo ankaŭ aligas influojn el bandoj de sendependa roko kiel Sonic Youth. La vortumado estas tipe angorplenaj kaj enrigardaj, ofte alirante temojn kiel fremdiĝo, memdubo, troa fitraktado, neglekto, perfido, socia kaj emocia izolado, dependeco, psikologia traŭmato kaj deziro por libero.[2][3]
La komenco de la grunĝa movado disvolviĝis ĉirkaŭ la sendependa diskeldonejo Sub Pop de Seattle kaj la etoso de subkultura muziko de la regiono. La posedantoj de Sub Pop etikedis la stilon ruze, kuraĝigante la gazetaron priskribi ĝin kiel "grunge"; la stilo konatiĝis kiel hibrido de punko kaj de metalroko.[4] Ĉirkaŭ la komenco de la 1990-aj jaroj, ĝia populareco estis disvastiĝinta, kaj grunĝaj bandoj aperis en Kalifornio, poste aperis en aliaj partoj de Usono kaj en Aŭstralio, kreante fortajn sekvantarojn kaj subskribante gravajn registrokontraktojn. Grunĝo estis komerce sukcesa en la komencaj ĝis mezaj 1990-aj jaroj pro publikigoj kiel Nevermind de Nirvana, Ten de Pearl Jam, Superunknown de Soundgarden, Dirt de Alice in Chains, kaj Core de Stone Temple Pilots. La sukceso de tiuj bandoj helpis la popularecon de alternativa rok kaj faris grunĝon la plej populara formo de rok-muziko tiam.[5]
Kelkaj faktoroj kontribuis al grunĝa dekadenco. Dum mezaj al finaj 1990-aj jaroj, multaj grunĝaj bandoj disrompiĝis aŭ iĝis malpli videblaj. Kurt Cobain de Nirvana, etikedita de Time kiel "the John Lennon of the swinging Northwest", luktis kontraŭ dependeco de heroino antaŭ sia memmortigo en 1994. Kvankam multaj grunĝaj bandoj estis disbandigitaj aŭ vanuiĝintaj ĉirkaŭ la fino de la 1990-aj jaroj, ili influis la muzikon de la moderna roko, ĉar ilia vortumado alportis socian konscion en popola kulturo[6] kaj aldonis enrigardemon kaj esploradon de tio kion signifas esti vera al si mem.[7] Grunĝo estis ankaŭ influo al pli postaj ĝenroj kiel post-grunĝo.