Drumo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Drumo aŭ frapinstrumentaro estas kombinaĵo de frapinstrumentoj (tamburoj, cimbaloj kaj aliaj), aranĝita tiel ke ununura muzikisto povas ludi ĝin.
Tiu ĉi artikolo havas liston de fontoj, literaturo aŭ eksteraj ligiloj sed neniun aŭ nesufiĉajn referencojn. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante referencojn al fidindaj fontoj. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) Komento: Elstaraj artikoloj estu faktaj kaj citu fontojn, aliokaze povas esti malelstarigitaj Bonvolu krei Kategorio:Senreferencaj artikoloj ekde novembro 2012! |
Rapidaj faktoj FRAPINSTRUMENTARO, Klasifiko ...
FRAPINSTRUMENTARO | |
---|---|
Klasifiko | Frapinstrumento |
Ton-amplekso | Nekoncerna |
Parencaj instrumentoj | |
Fermi
Dumpase de la historio establiĝis depende de la muzikstilo plej malsamaj aranĝoformoj de la frapinstrumentaro. Al la nuntempa normoformo apartenas tambureto, tamburego, tamo, ĉarlestono, diversaj cimbaloj kaj perkutinstrumentetoj kiel ekz. lignobloko, bovsonorilo aŭ tintilringo. Ĉi tiun kombinaĵon la muzikisto povas individue kunmeti kaj aranĝi helpe de starigiloj aŭ fiksigaj stangoj.
Krom la akustika frapinstrumentaro nuntempe ekzistas ankaŭ elektronika frapinstrumentaro.
Frapinstrumentan muzikon oni notas helpe de la kutima notacio. Por distingo servas la tiel nomata neŭtra klefo.