Klefo
muzika signo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Klefo[1] aŭ kleo[2] (lat. clavis, hisp. clave, it. chiave, fr.: clef aŭ clé = „klefo, kleo, ŝlosilo“) en muziko servas por fiksi en notliniaro, kiujn tonaltojn prezentas la kvin notlinioj. Por eviti neologismon kelkaj preferas uzi la esprimon "muzika ŝlosilo". Ĉiu klefo havas por tio referenctonon, de kies pozicio deduktiĝas la pozicio de la aliaj tonoj. La diversaj klefoj prezentas malsamajn tonregistroj; por ĉiu instrumento kaj ĉiu voĉregistro ekzistas taŭga klefo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a3/Clefs_chord.png/640px-Clefs_chord.png)