komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Gretzenbach estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2 458 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Gretzenbach | |
---|---|
Blazono de Gretzenbach | |
Vilaĝeniro de Gretzenbach ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 5 venante de Däniken | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Olten |
Geografia situo | CH1903: 642306 / 245427 (mapo)47.3583333333337.9986111111111 |
Nombro de loĝantoj | 2458 |
Areo | 5,80 km² |
Alteco | 398 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5014 |
Komunumkodo | 2576 |
Mapo de Gretzenbach | |
Gretzenbach situas sude de la rivero Aro. En sudo de la komunumo leviĝas la arbara monteto Weid. En okcidento de la komunumo en la najbara komunumo Däniken situas ĉe la riverbordo la nuklea centralo Gösgen. Krom la vilaĝo Gretzenbach mem al la komunumo apartenas la vilaĝoj Weid kaj Grod.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,80 km², de kiuj 36,4% estas kovritaj de arbaro, 41,9% servas por agrikulturo kaj 21,0% por setlado. [1]
La komunumo Gretzenbach limas en nordo al Niedergösgen, en nordoriento al Schönenwerd, en okcidento al Oberentfelden (AG), en sudokcidento al Kölliken, en sudo al Safenwil, en sudokcidento al Walterswil, kaj en okcidento al Däniken.
Tra Gretzenbach pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Araŭo al Olten. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per lokaj busoj de la urbo Araŭo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 3 kilometrojn oriente en Araŭo.
La unua dokumenta mencio de Gretzenbach datiĝas el la jaro 778 kiel Grezzinbach. En la jaro 1973 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Grod unuiĝis kun Gretzenbach.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.