Gregorio Ricci-Curbastro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gregorio Ricci-Curbastro ([ɡreˈɡɔrjo ˈrittʃi kurˈbastro]; 12a de Januaro 1853 – 6a de Aŭgusto 1925) estis itala matematikisto naskiĝinta en Lugo di Romagna. Li estis fama ĉefe kiel inventinto de la tensorkalkulo, sed ankaŭ publikigis gravajn verkojn pri aliaj fakoj.
Gregorio Ricci-Curbastro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1853 (1853-01-12) en Lugo |
Morto | 6-an de aŭgusto 1925 (1925-08-06) (72-jaraĝa) en Bolonjo |
Tombo | cemetery of Lugo (en) 44.425557 °N, 11.893566 °O / 44.425557; 11.893566 (mapo) |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1870–1925) Papa Ŝtato (1853–1870) |
Alma mater | Universitato de Romo "La Sapienza" Universitato de Bolonjo Scuola Normale Superiore di Pisa |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
Verkoj | fluo de Ricci |
Kun sia iama studento Tullio Levi-Civita, li verkis sian plej faman unuopan publikaĵon,[1] nome pioniea verko pri la kalkulo de tensoroj, subskribita kiel de Gregorio Ricci. Tiu ŝajne estis la nura momento kiam Ricci-Curbastro uzis la mallongigitan formon de sia nomo en publikigo, kaj plue tio okazigas konfuzon.
Ricci-Curbastro ankaŭ publikigis gravajn verkojn en aliaj fakoj, kiaj libro pri plej alta algebro kaj pri infinitezima analizo,[2] kaj artikoloj pri la teorio de reelaj nombroj, nome areo en kiu li etendigis la esploradon komencinta de Richard Dedekind.[3]