komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Grandson estas urbo kaj komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3149 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Grandson (stacidomo). |
Grandson | |
---|---|
Blazono de Grandson | |
La Kastelo de Grandson | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 48′ 32″ N 6° 38′ 46″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3149 |
Areo | 7,86 km² |
Alteco | 447 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1422 |
Komunumkodo | 5561 |
Mapo de Grandson | |
Grandson situas ĉe la nordokcidenta fino de la Lago de Neŭŝatelo ĉe la nordorienta flanko de la Ĵuraso. La komunumo konsistas el la urbeto Grandson kaj la vilaĝoj Tuileries-de-Grandson kaj Corcelettes.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,86 km², de kiuj 7,0% estas kovritaj de arbaro, 66,1% servas por agrikulturo kaj 23,9% por setlado. [2]
La komunumo Grandson limas en nordo al Fiez, en nordnordoriento al Champagne, en oriento al Bonvillars, en sudoriento al la Lago de Neŭŝatelo, en sudo al Montagny-près-Yverdon, en okcidentsudokcidento al Valeyres-sous-Montagny, kaj en nordokcidento al Giez.
Tra Grandson pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 kaj la svisa aŭtovojo A5, kies malfermo en la jaro 1984 liberigis la urbeton de la transira trafiko. La komunumo disponas pri propra alveturejo al la aŭtovojo kaj pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains.
La unua dokumenta mencio de Grandson datiĝas el la jaro 1049 kiel Granzio.
Sub Oto la 1-a de Grandson la merkata loko en la jaro 1328 akiris urbajn rajtojn.
La burgonja duko Karlo la brava volis konkeri la urbon sed li perdis la batalon de Grandson la 2-an de marto 1476.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.