Granda Ĉako
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Granĉako[1] aŭ Granda Ĉako (hispane Gran Chaco) estas aluvia ebenaĵo en meza parto de Sud-Ameriko. Ĝi estas grandarea, sek-klimata ebenaĵo, limata: okcidente de la Andoj, oriente de riveroj Paragvajo kaj Parano, norde de la marĉa regiono de la bolivia Chiquitos kaj Bañados de Izozog, sude de la argentina Río Salado. Ĝi havas areon de ĉirkaŭ 725 000 km². En la provinco vivas indianaj popolgrupoj kiel guaikuruoj, lengua, mataco, vilela, zamukoj kaj tupioj. La nomo Granda Ĉako origine venas el la keĉua lingvaro.
- Vidu apartigilon Ĉako
Granda Ĉako | |||||
---|---|---|---|---|---|
Regiono | |||||
| |||||
Landoj | Argentino, Brazilo, Bolivio, Paragvajo | ||||
Supermara alteco | 310 m [+] | ||||
- koordinatoj | 19° 9′ 44″ S, 61° 28′ 13″ U (mapo)-19.1622-61.4702 | ||||
|
|||||
Granda Ĉako | |||||
Vikimedia Komunejo: Gran Chaco [+] | |||||
La Granda Ĉako konsistas el ekstreme profundaj (kelkfoje 3 000 m), lozaj, sablaj kaj ŝlimaj sedimentoj. La malmultan akvon de la regiono forkondukas dekstrabordaj alfluantoj de riveroj Paragvajo kaj Parano (krom la nordokcidenta parto).
La klimato de Granda Ĉako estas norde tropika, sude modera kontinenta. La jara averaĝa temperaturo estas inter 18 kaj 25 °C, la jara averaĝa precipitaĵo estas la plej granda en oriento (1 320 mm).
La precipa mastruma metodo de la regiono estas la paŝtado kaj la planteja kotonkultivado. Oni konstruis en la orienta parto grandajn tanacido-uzinojn. Gravas ankaŭ la arbohakado.
En tiu regiono okazis inter 1932 kaj 1935 tre sanga milito inter Bolivio kaj Paragvajo. la t.n. Ĉaka milito.