Glano (peniso)
la fino de la peniso / From Wikipedia, the free encyclopedia
La glano (el la latina glans, glandis) , aŭ balano (el la greka βάλανος balanos, « glano »), estas la haŭta sentema strukturo, kun konusa bulboformo, kiu situas ĉe la ekstrema parto de la peniso. Ĝi konstituas la finan ekspansion de spongeca peniskorpo kaj aliĝas al la fina parto de la kavernoza peniskorpo. Sur ĝi malfermiĝas la uretra orifico, fina parto de la urina sistemo, tra laŭlonga fendo.
Ĉi tiu artikolo temas pri Vira anatomio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Glano (apartigilo).