Uretro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La uretro (latine urethra) laŭ PIV estas kanalo, per kiu la urino elfluas eksteren el la urina veziko.
Rapidaj faktoj organa tipo • klaso de anatomia unuo, latine ...
Uretro | |
---|---|
La uretro elportas urinon de la urina veziko ekster la korpo. Ĉi tiu bildo montras (a) inan uretron kaj (b) viran uretron. | |
organa tipo • klaso de anatomia unuo | |
latine | virina: urethra feminina vira: urethra masculina |
de Gray | subject #256 1234 |
sistemo | urina |
prekurzoro | Uringenera sinuso |
MeSH | urethra |
Fermi
La uretro fontas en la suba fino de la urina veziko. Ĉe viraj mamuloj ĝi finiĝas sur la penisa glano, ĉe virinaj en la vulvo. La uretro ĉe ambaŭ biologiaj seksoj servas al la eltransporto de la urino, ĉe viraj tamen ankaŭ por la elgvido de la spermo. Laŭ la embria evoluo la uretro ekestas el la ventra parto de la "sinuso urina-genera" (latine sinus urogenitalis).