Vulvo
ekstera genera organo de ina mamulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vulvo (laŭ la latina termino pudendum femininum, kaj vulgare piĉo) estas nomo por eksteraj virinaj seksorganoj. Ĝi konsistas el vagina vestiblo, en kiu komenciĝas la uretro kaj la vagino. Antaŭe troviĝas klitoro. La vulvo estas ŝirmata elflanke per du paroj de vulvaj lipoj, de la grandaj kaj la malgrandaj. La vulvo estas uzata dum urinado, dum seksa kuniĝo, menstruo kaj nasko.
Rapidaj faktoj klaso de anatomia unuo, latine ...
Vulvo | |
---|---|
klaso de anatomia unuo | |
latine | Pudendum femininum |
de Gray | subject #270 1264 |
sistemo | reprodukta |
vaskulo/j | interna vulva vaskulo |
vejno/j | internaj vulvaj vejnoj |
nervo/j | vulva nervo |
limfo/j | supraĵaj ingvenaj limfaj nodoj |
prekurzoro | genera monteto, uringenera brovo |
MeSH | Vulva |
Fermi
Ofte oni uzas por vulvo nocion vagino, sed tiu ĉi nomo estas neĝusta, ĉar vagino nur komenciĝas en la vulvo. Tio estas simila interrilato kvazaŭ buŝon oni nomus gorĝo.
Pli ĝenerale, vulvo estas ekstera seksorgano de inaj mamuloj. Ĝi estas uzata por urinado kaj seksumado kaj estas tiu, tra kiu naskiĝas idoj.