orifico ĉe la fino de la rektumo From Wikipedia, the free encyclopedia
Anuso (lat. anus "ringo") estas eligo de fina sekcio de la digesta sistemo sur surfaco de la korpo. Ties fermado estas priregata per ronda muskolo. Tra la anuso elkorpiĝas dum fekado fekaĵoj, kio estas ĝia primara celo. Plimulto da bestoj – ekde simplaj vermoj ĝis elefantoj – havas tubforman digestan aparaton, kiu komenciĝas per buŝa aperturo en unu ekstremaĵo kaj finiĝas per la anuso en la alia ekstremaĵo.
La anuso estas ofte tabuigata parto de la korpo. Ekzistas multe da slangaj esprimoj kunigitaj kun la anuso, kiuj estas ĝenerale konsiderataj kiel vulgaraj kaj ili ne estas uzataj dum ĝentila konversacio.
La homa anuso troviĝas inter gluteoj, malantaŭ perineo. Ĉirkaŭas ĝin du anusaj kontrahiĝaj muskoloj, la ekstera kaj la interna. Tiuj tenas la anusaperturon fermita, dum ne estas tempo por fekado. Unu kontrahiĝa muskolo estas glata muskolo kaj ni ne povas priregi ĝin pervole. La alia estas el transverse striita muskolaro kaj ni povas priregi ĝin pervole.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.