![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8a/Cement_02_%2528cropped%2529.jpg/640px-Cement_02_%2528cropped%2529.jpg&w=640&q=50)
Germana Cementa Ligo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Germana Cementa Ligo (germane: Deutscher Zement-Bund; mallongigo: DZB) fondiĝis en la 1917-a jaro en Berlino. Ĝia antaŭula organizaĵo datumas de 1877 nome Verein Deutscher Portland-Cement-Fabrikanten. Temas pri unuiĝo de germanaj cementproduktantoj. Esplortemaro ĝia estis ĉio koncerne cemento-fabrikadon kaj -utiligon.
Germana Cementa Ligo | ||
---|---|---|
organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1917 vd | |
Poste | German Cement Works Association vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Berlino | |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8a/Cement_02_%28cropped%29.jpg/640px-Cement_02_%28cropped%29.jpg)
Por la ligo kunlaboris tri cementorganizaĵoj nome Norddeutscher Zementverbund, Rheinisch-Westfälischer Zementverbund kaj Süddeutsche Zementverkaufsstelle.[1]
Heinrich Julius Müller (1862–1927) estis ĝia unua prezidanto kiun postenulis en 1927 Bernhard Averbeck (1874–1930). Ekzistis ankaŭ organo titole "Die Betonstraße" respektive "Die Straße", por kies redaktado respondecis Friedrich August Finger. Temis i.a. pri la betonstrato-kreo, do de tiam modernegaj aŭtoŝoseoj. Krome ĉiujare aĉeteblis la kalendaro "Zement-Kalender" kiun eldonis Zement-Verlag Berlin. De 1926 ĝis 1940 aperis Berline samdeldoneje la periodaĵo "Betonstraßenbau in Deutschland".
Nuntempe la ligo nomiĝas germane Verein Deutscher Zementwerke e.V. kun sidejo en Düsseldorf kun pluraj eldonoserioj. La nombro de la membroj ne tro ŝanĝiĝis.[2]