Germana Instituto de Kosmofluga Inĝenierarto
Esplorada instituto de la Federacia Respubliko Germanujo pri aviada kaj kosmofluga inĝneierarto / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Germana Centro por Kosma Esploro (germane Das Deutsche Zentrum für Luft- und Raumfahrt, kaj mallongigita DLR, laŭvorte: la Germana Centro por Aera kaj Kosma Vojaĝado) estas la ĉefa kaj tegmenta organizaĵo kiu kunigas ĉiujn oficialajn organizaĵojn de la Nacia Centro por Kosma Esplorado kaj Germana Kosma Agentejo.
Rapidaj faktoj esplora institucio, Komenco ...
Fermi
La organizaĵo estis establita en 1969 post la kuniĝo de tri centraj organizaĵoj en Germanio - la "Aeronaŭtika Laboratorio" (AVA), la "Germana Aviada Laboratorio" (DVL) kaj la "Germana Aviada Esplorinstituto" (DFL). En 1972, ankaŭ la Centro por Spacesplorado (GfW) estis kunfandita kun tiu organizaĵo. La Germana Centro por Kosma Esploro estas membro de la Asocio Helmholtz.