Gerardo Sagredo
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Gerardo, hungare Szent Gellért [gele:rt], origine Gerardo Sagredo aŭ Giorgio Sagredo (naskiĝis en Venecio la 23-an de aprilo 980; mortis en Buda la 24-an de septembro 1046) estis la unua episkopo de Hungarujo, nun sanktulo. Lia memortago estas la mortotago.
Tiu ĉi artikolo estas pri la italdevena kristano Gerardo aŭ Giorgio Sagredo (980-1046), kiu iĝis la unua episkopo de Hungario. Aparte de tio ekzistas dua Sankta Gerardo, nome la same italdevena Gerardus aŭ Giorgio Majella (1726-1755). |
Sankta | |||||
Gerardo Sagredo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Unua episkopo de Hungarujo | |||||
Statuo de Sankta Gerardo en Venecio | |||||
Persona informo | |||||
Gerardo Sagredo | |||||
Naskonomo | hungare Szent Gellért [gele:rt], origine Gerardo Sagredo aŭ Giorgio Sagredo | ||||
Naskiĝo | 23-an de aprilo 980 en Venecio | ||||
Morto | 24-an de septembro 1046 (66-jaraĝa) en Buda | ||||
Mortis pro | Martiriĝo vd | ||||
Mortis per | Ŝtonumado kaj drono vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Loĝloko | San Giorgio Monastery vd | ||||
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Sagredo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | misiisto verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q130312767 vd | ||||
| |||||
Unua episkopo de Csanád | |||||
Dum | 1030–1046 | ||||
Sekvanto | Maurus | ||||
Sanktulo, monaĥo, episkopo, martiro | |||||
Honorata en | katolika eklezio | ||||
Kanonizo | 1083 de papo Gregorio la 7-a | ||||
Festotago | 24-a de septembro | ||||
Patroneco | Hungario, Budapeŝto | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiam Giorgio Sagredo aĝis 25, li jam estis pastro. Post 5 jaroj li iĝis abato. Poste li ŝipveturis al Jerusalemo, sed dumvoje unue li atingis Kroation, poste iris al Hungario. Tie reĝo Stefano la 1-a donis al li edukajn kaj diplomatiajn taskojn, kiujn li plenumis. En 1023 li iĝis ermito en Bakonybél. En 1030 la hungara reĝo nomis lin episkopo de Csanád. Tiu regiono ĝis tiam apartenis al pagana ribelulo Aĥtumo. Post fino de la ribelo li baptis la paganojn kaj kreis diocezon. En 1038 reĝo Stefano mortis kaj sekvis malstabileco. Giorgio Sagredo komencis ankaŭ politikadi. En 1046 paganoj kaptis kaj murdis lin en la nuntempa Budapeŝto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.