Georgo Deŝkin
rusa verkisto kaj esperantisto (1891-1976) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Georgo DEŜKIN, Georgij Fjodoroviĉ Deŝkin, (naskiĝis la 23-an de februaro 1891 en Vilno, Litovio; mortis la 27-an de februaro 1976 apud Miĉurinsk, Rusio) estis esperantisto kaj fervojista oficiisto[1] kiu verkis poemojn en la rusa kaj Esperanto[2][3]. Inter 1922-1927 Georgo Deŝkin estis komitatano de la Tutruslanda Unuiĝo de Poetoj.
Georgij Fjodoroviĉ Deŝkin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1891 (1891-02-23) en Vilno |
Morto | 27-an de februaro 1976 (1976-02-27) (85-jaraĝa) en Kransk, Krasnojarska regiono en Siberio kiel ekzilito |
Lingvoj | Esperanto • rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio Rusa Ŝtato |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1908–) poeto |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1908 |
Inter 1909-1915 kaj poste inter 1922-1923 li presigis multajn originalajn versojn en la Esperanta gazetaro. Tiujn versojn distingas tre delikata lirikismo, flua kaj eleganta bonstilo, simpleco kaj melodio.
Ekde 1921 ĝis 1938 loĝis en Moskvo. En 1938, dum stalinaj reprezalioj kontraŭ esperantistoj, li estis arestita kaj kondamnita kiel angla spiono al ok jaroj da mallibero, kiujn sekvis jaroj de ekzilo. Post rehonorigo en 1955 li ekloĝis en Miĉurinsk, apud kiu Deŝkin en 1967 mortis en invalida domo [3].
Kune kun K. Kepalas (Litovio) kaj K. Niewenglowski (Pollando) li fondis en 1909 la Vilnan Societon Esperantistan. Samtempe li ankaŭ akceptis esti UEA-konsulo de turismo[4].
La temaron de Deŝkin limigas tamen la nuraj motivoj pri amo kaj naturo. En kondiĉoj de la rusa revolucio tia temaro ne multe harmonias kun la epoko kaj do Deŝkin jam delonge nenion plu verkis.
"Deŝkin estis - apud Stanislav Schulhof, Edmond Privat kaj aliaj - tiu, kiu faris Esperanto-poezion vera arta fenomeno. Liaj poemoj estas, eble, ne tro profundaj, sed ĉiam ĉarmaj." --- Nikolao Gudskov