Rapidaj faktoj former municipality of Switzerland ...
Gempenach
Thumb
Blazono de Gempenach
Blazono de Gempenach
Thumb
Lernejo de Gempenach
Lernejo de Gempenach
former municipality of Switzerland
Kantono Friburgo
DistriktoLagodistrikto
Koordinatoj 46° 56′ 26″ N  11′ 54″ O (mapo)

Thumb

Nombro de loĝantoj286
Areo1,69 km²
Alteco501 m super marnivelo
Poŝtkodo3215
Komunumkodo2260
Thumb
Mapo de Gempenach
Mapo de Gempenach
vdr
Fermi

Pri la komunumo

Gempenach (en la franca lingvo Champagny) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 286 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Gempenach situas proksimume 10 kilometrojn oriente de la urbo Morato en la friburga lagodistrikto, proksimume 25 kilometrojn okcidente de la federacia urbo Berno. En oriento la limon de la komunumo formas la rojo Bibern, alfluanto de Broye. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Gempenach la norda parto de la vilaĝeto Chäppelimatt kaj kelkaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,69 km², de kiuj 18,3% estas kovritaj de arbaro, 74,0% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Gempenach limas en nordo al Ried ĉe Kerzers, en oriento al Ferenbalm (BE), en sudo al Ulmiz, kaj en okcidento al Büchslen.

Trafiko

Tra Gempenach pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 1. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la komunumo en Kerzers. Per poŝtaŭto de Düdingen al Kerzers kaj buslinio de Gümmenen al Morato la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Gempenach datiĝas el la jaro 962 kiel Chempinacho.[2] Estis trovita sur la teritorio de la komunumo tombokampo el la La-Tène-epoko. Gempenach apartenis al la Senjorujo Morato kaj kun ĝi fariĝis en la jaro 1475 komuna havaĵo de Friburgo kaj Berno. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Gempenach estis definitive atribuita al la Kantono Friburgo kaj surbaze de la nova konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.