muzeo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Gemäldegalerie (Germanlingva prononco: [ɡəˈmɛːldəɡaləˌʁiː], Pentrogalerio) estas arta muzeo en Berlino, Germanio, kaj la muzeo kie oni ekspozicias la ĉefan elekton de pentraĵoj kiuj apartenas al la Berlinaj Ŝtataj Muzeoj (Staatliche Museen zu Berlin). Ĝi tenas unu el la plej gravaj kolektoj de eŭropa pentrarto de la 13a al la 18a jarcentoj en la mondo. En ĝia kolekto estas majstroverkoj el artistoj kiel Albrecht Dürer, Lucas Cranach, Hans Holbein, Rogier van der Weyden, Jan van Eyck, Rafaelo, Botticelli, Tiziano, Caravaggio, Giambattista Pittoni, Peter Paul Rubens, David Teniers la Dua, Rembrandt, Johannes Vermeer, kaj Antonio Viviani. Ĝi malfermiĝis en 1830, kaj la nuna konstruaĵo estis finkompletigita en 1998. Ĝi situas en la muzea distrikto Kulturforum okcidente de Potsdamer Platz.
La Gemäldegalerie fieras pri sia scienca metodologio por kolekti kaj ekspozicii arton. Ĉiu ĉambro povas esti komprenata kiel aparta ejo pri unu ĝis kvin artistoj en certa periodo aŭ laŭ certa stilo. La germana kolekto estas la plej fajna kaj plej kompleta en la mondo, kun rivaloj nur en Vieno kaj Munkeno, kaj ankaŭ la kolektoj de Fruaj Nederlandanoj kaj Italoj estas escepte kompletaj. La kolektoj de hispana, franca kaj brita artoj estas multe pli malgranda. Speciale rimarkindaj ĉambroj estas la okedra ĉambro de Rembrandt kaj ĉambro kiu enhavas kvin diversajn Madonojn de Rafaelo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.