Etalonado[1] (aŭ foje Gaŭĝado,[2] aŭ pli internacie kaj malprecize kalibrado,[3]) en mezurteknologio kaj metrologio estas la komparado de mezurvaloroj havigitaj pere de testata aparato kun tiuj de etalona normigo de konata ĝusteco aŭ ekzakteco.[4] Tia normigo povas esti alia mezuraparato de konata ekzakteco, aparato, kiu generas la kvanton mezurotan kiel voltaro, tono de sono, aŭ fizika artefakto, kiel metro.

Thumb
Internacia prototipa metro el plateno-iridio. Ĉi tiu estis la normo ĝis 1960, kiam la nova Sistemo Internacia de Unuoj ekuzis mezuron de la spektro de kriptono kiel bazan difinon de metro. Ekde 1983 la unuo estis difinita per rilato al la lumrapido en vakuo.

La produkto de la komparo povas rezulti en unu el la jenaj okazoj:

  • negrava eraro notita en la testata aparato
  • grava eraro notita sed neniu alĝustigo farita
  • alĝustigo farita por korekti la eraron ĝis akceptebla nivelon

Strikte parolante, la termino "gaŭĝado" signifas ĝuste la fakton de la komparo kaj ne inkludas nepre postan alĝustigon.

La etalona normigo estas normale konsiderebla al landa/internacia normigo starigita de enlanda metrologia organismo.

Notoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.