From Wikipedia, the free encyclopedia
Metrologio aŭ mezurscienco estas la scienca studo de mezurado.[1] Ĝi establas komunan komprenon de unuoj, ŝlosila por la konekto de la homa agado.[2] La moderna metrologio havas siajn radikojn en la politikaj klopodoj de la Franca Revolucio por normigi la mezurunuojn en Francio, kiam oni proponis longonormigon elprenitan el natura fonto. Tio kondukis al kreado de la decimal-bazita metra sistemo en 1795, establante serion da normigoj por aliaj tipoj de mezuroj. Kelkaj aliaj landoj adoptis la metran sistemon inter 1795 kaj 1875; por certigi kongruon inter la diversaj landoj, la Internacia Buroo por Pezoj kaj Mezuroj (BIPM) estis establita fare de la Metra Konvencio.[3][4] Tio evoluis al la Internacia sistemo de unuoj (SI) kiel rezulto de rezolucio de la 11a Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj (CGPM) en 1960.[5]
Metrologio estas dividata en tri bazaj koincidaj aktivecoj.[6][7] La unua estus la difino de mezurunuoj, la dua la realigo de tiuj mezurunuoj praktike, kaj la lasta la konfirmeblo, kiu ligas la mezurunuojn uzitajn praktike al la referencaj normigoj. Tiuj koincidaj aktivecoj estas uzataj en variaj gradoj fare de la tri bazaj sub-fakoj de la Metrologio.[6] La sub-fakoj estas scienca aŭ fundamenta metrologio, kiu temas pri la establado de mezurunuoj, aplikita, teknika aŭ industria metrologio, la aplikado de mezurado al fabrikado kaj aliaj procezoj en la socio, kaj jura metrologio, kiu kovras la reguladon kaj statutajn postulojn por mezurinstrumentoj kaj la mezurmetodojn.
En ĉiu lando, ekzistas nacia mezursistemo (NMS) kiel reto de laboratorioj, instalaĵoj por gaŭĝado kaj organismoj por atestado kiu plibonigu kaj eltenu ties metrologian infrastrukturon.[8][9] La NMS temas pri kiom da mezuroj estas farataj en lando kaj ties agnosko fare de la internacia komunumo, kio havas ampleksgaman efikon sur ties socio (ekzemple por ekonomio, energio, medio, sansistemo, fabrikado, industrio kaj konsumfidado).[10][11] La efikoj de metrologio sur la komerco kaj la ekonomio estas kelkaj el la plej facile observitaj sociaj efikoj. Por faciligi la justan komercon, devas esti interkonsentita sistemo de mezurado.[11]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.