fervoja stacidomo en Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Gare d'Austerlitz [ɡaʁ d‿ostɛʁlits], oficiale Paris-Austerlitz (france Gare de Paris-Austerlitz), antaŭe nomita Gare d'Orléans, estas unu el la sep grandaj stacidomoj de SNCF en Parizo, situanta en la 13-a arondismento. Ĝi estas kapostacio de « klasikaj » linioj priservantaj interalie la stacidomojn Bordeaux-Saint-Jean, Limoges-Bénédictins kaj Toulouse-Matabiau.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gare d'Austerlitz (pariza metrostacio). |
Gare d'Austerlitz | |||
---|---|---|---|
Stacidomo en 2006 | |||
stacio sur tera surfaco • kapostacio • stacidomo de subtera fervojo • fervoja stacidomo | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 13-a | ||
Geografia situo | 48° 50′ 30″ N, 2° 21′ 58″ O (mapo)48.84162.3661 | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 25 | ||
Kajoj | 25 | ||
Tarifa zono | IDF/1 | ||
Jara trafiko | 19 515 861 vojaĝantoj (2022) | ||
Historio | |||
Malfermo | 20-a de septembro 1840 3-a de marto 1969 subtera 26-a de septembro 1979 | ||
Arkitekto | Pierre-Louis Renaud | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | SNCF | ||
Trafikanto | SNCF | ||
Kodo UIC | 87547000 87547026 (RER) | ||
Trajno-linioj | Intercités · | ||
Interkonektoj | |||
Metro-linioj | · | ||
Pliaj informoj | |||
En TTT | Gare d'Austerlitz ĉe "SNCF" | ||
Ekde la enservigo de "LGV Atlantique" (Grandrapida Linio Atlantika), tiu stacidomo malgajnis grandan parton de sia trafiko de ĉefaj linioj kun Turlando kaj granda Franca sud-okcidento. Tiu ĉi nur estas ĉirkaŭ 21,3 milionoj da vojaĝantoj jare, tio estas la duono de tiu de Gare Montparnasse. Ĝi konservas grandan rolon por la priservo ekde Parizo de suda Francilio, Orleanio, Berry kaj okcidenta Centra Masivo.
Estis surskribite «CHEMIN DE FER D'ORLEANS» (Fervojo de Orleano) sur la fasado de la stacidomo, kaj oni unue referencis al ĝi per la nomo Gare d'Orléans (t.e. Stacidomo de Orléans, same kiel por alia pariza stacidomo, nome Gare d'Orsay), kiel atestas malnovaj dokumentoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.