Gamo (litero)
tria litero de greka alfabeto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gamo (majuskle Γ, minuskle γ) estas la 3-a litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj nombroj ĝi valoras tri. Gamo devenis el fenica litero gimel.
Rapidaj faktoj Greka alfabeto, Iamaj literoj1,2 ...
Fermi
Oni prononcas ĝin kiel g en la klasika greka lingvo. En la moderna greka ĝi estas voĉa velara frikativo aŭ voĉa palatala frikativo.
Oni uzas la literon en geometrio (gamo-angulo), biologio (gamo-noktuo) =(papilio), matematiko (Γ funkcio, konstanto de Eŭlero-Mascheroni γ), fiziko (gama-radiado).