Omikrono
litero de la greka alfabeto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ne konfuzi kun la filmo Omnicron.
Rapidaj faktoj Greka alfabeto, Iamaj literoj1,2 ...
Fermi
Omikrono (majuskle Ο, minuskle ο, greke ομικρον) estas la 15-a litero de la Greka alfabeto. Laŭvorte ĝi signifas "o malgranda" (o mikron), kontraste al omego, kiu signifas "o granda" (o mega). En la greka numeralsistemo omikrono havas la numeran valoron 70. Ĝi malofte uziĝas en matematiko, ĉar ĝi ne estas distingebla de latina litero O kaj estas facile konfuzebla kun cifero 0. Ĝi estas ekvivalenta al fenica litero ain. En la moderna greka, omikrono reprezentas la sonon IFA:[ɔ].
En Unikodo la majuskla formo estas kodo U+039F kaj la minuskla estas U+03BF.
- Omikrono en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Omikrono en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)