From Wikipedia, the free encyclopedia
Galaroza estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio. Temas pri montara vilaĝo. Ĝi famas pro la kvalito de la akvo kaj la manfarado el ligno. Ĝi havas du submunicipojn nome Navahermosa (Bela altokampo) kaj Las Chinas (La ĉininoj).
Galaroza | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Provinco Onubo (Huelva) | ||
Poŝtkodo | 21291 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Antonio Sosa Muñiz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 618 (2009) | ||
Loĝdenso | 63 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 56′ N, 6° 42′ U (mapo)37.927777777778-6.7083333333333 [+] | ||
Alto | 564 m [+] | ||
Areo | 22 km² (2 200 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Galaroza [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas cachoneros. La censita populacio en 2009 estis 1618 loĝantoj kaj la denseco estas 73,55 loĝ./km².
Galaroza estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj norda parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 564 m; je 117 km el Onubo, provinca ĉefurbo.
La areo de ties teritorio estas de 22 km². La geografiaj koordinatoj estas 37°55′40″N 6°42′30″Ok.
Oni ne trovis restojn kiuj pruvas prahistoriajn setlantojn. La deveno de la setlejo ŝajne estas islama, ĉar la origino de la toponimo povus veni el Al-Jaroza, kun diversaj interpretadoj: Valo de la Rozoj, Valo de la Fraŭlinoj aŭ Valo de la Edzino. Legendo rakontas pri la perdo en la arbaro de la berbera princo Ismail serĉe de virino el kiu li enamiĝis.
Kiel la tuta komarko tiu teritorio estis okupata de islamanoj inter la 8-a kaj 12-a jarcentoj. Dum la 13-a jarcento la teritorio estos alterne de Portugalio kaj de Kastilio ĝis kiam en 1267 laŭ la Traktato de Badajoz ĝi aliĝis al Regno de Kastilio definitivamente.
Dum la Mezepoko ĝi apartenis al la jurisdikcio de Aracena, de kie sendependiĝis en 1553. En tiu epoko Galaroza enhavis la domarojn de Fuenteheridos, Las Vegas, Corte Brullo kaj Las Cañadas, krom la aktualaj: Navahermosa kaj Las Chinas.
En 1594 Galaroza formis parton de la Regno de Sevilo en la Sierra de Arroche kaj havis 290 impostopagantajn anojn.[1]
Agrikulturo kaj brutobredado (porkoproduktaĵoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.