![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/30/%25D0%2593%25D0%25B0%25D1%2584%25D1%2583%25D1%2580_%25D0%2593%25D1%2583%25D0%25BB%25D1%258F%25D0%25BC_%2528%25D0%25BF%25D0%25BE%25D1%2580%25D1%2582%25D1%2580%25D0%25B5%25D1%2582%2529.jpg/640px-%25D0%2593%25D0%25B0%25D1%2584%25D1%2583%25D1%2580_%25D0%2593%25D1%2583%25D0%25BB%25D1%258F%25D0%25BC_%2528%25D0%25BF%25D0%25BE%25D1%2580%25D1%2582%25D1%2580%25D0%25B5%25D1%2582%2529.jpg&w=640&q=50)
Gafur Gulom
uzbeka poeto, verkisto kaj tradukisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gafur GULOM (uzbeke Gʻafur Gʻulom; n. la 10-an de majo 1903 en Taŝkento - m. la 10-an de julio 1966 samurbe) estis uzbeka poeto, verkisto kaj tradukisto. Gafur Gulom estas konsiderita kiel unu el la plej influaj uzbekaj verkistoj de la 20-a jarcento. Li ankaŭ estas rigardita kiel unu el la fondintoj de moderna uzbeka poezio kune kun Ĥamza Ĥakimzoda Nijazi.
Gafur Gulom | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Ғафур Ғулом | |||||
Naskiĝo | 10-an de majo 1903 en Taŝkento, Turkestano | ||||
Morto | 10-an de julio 1966 en Taŝkento, Uzbeka SSR, USSR. | ||||
Tombo | Chigʻatoy cemetary (en) ![]() ![]() | ||||
Nacieco | uzbeko | ||||
Etno | uzbekoj vd | ||||
Lingvoj | rusa • uzbeka vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio ![]() | ||||
Alma mater | Tashkent Pedagogical University (en) ![]() ![]() | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Kadyr Gulamov (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto publikigisto prozisto tradukisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 1923–1966 vd | ||||
| |||||
Sukcesis kiel | |||||
Reprezentaj verkoj | "Shum bola", "Yodgor", | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gafur Gulom estas plej bone memorita por siaj rakontoj "Shum bola" (La Maliceta knabo) kaj "Yodgor". Shum Bola estis adaptita por filmo en 1977. La filmo ricevis konsiderindan kritikistaplaŭdon[1][2].
Gafur Gulom tradukis la verkojn de multaj influaj eksterlandaj verkintoj, kiel ekzemple Aleksandr Puŝkin, Vladimir Majakovskij, kaj William Shakespeare. Li tradukis "La nupto de Figaro" de Pierre Beaumarchais, "Otelo" de William Shakespeare, kaj "Guistan" de Saadi Shirazi.