Fuencaliente de La Palma
Municipo en Kanarioj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fuencaliente de La Palma [fŭenkaLJENte delaPALma] estas urbo kaj municipo en la sudo de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]
Fuencaliente de La Palma | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 38740 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 841 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 33 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 30′ N, 17° 50′ U (mapo)28.50659195-17.8416172967 [+] | ||
Alto | 722 m [+] | ||
Areo | 56,42 km² (5 642 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuencaliente [+] | |||
La municipa ĉefurbo estas Los Canarios je 700 m.s.m., sed la kvartalo Las Indias egalas laŭ loĝantonombro. Aliaj loĝlokoj estas Los Quemados, Las Caletas, La Fajana kaj la domaro El Charco.
La loknomo Fuencaliente (Varma Fonto) rilatas al la fonto de varma kuracakvo (laŭ historiaj kronikoj tiu akvo kuracis malsanojn de la haŭto) konata kiel Fuente Santa kiu estis ĉe la marbordo de la municipo, proksime de la aktuala Strando Eĉentive, kiu estis kovrita de la lafo de la vulkano de Fuencaliente (ofte konfunzita kun la prahistoria vulkano de San Antonio) en la 17-a jarcento. En 2005, la regiona vicministerio Consejería de Obras Públicas de la Registaro de Kanario kunlabore kun la municipo trovis subterajn akvojn je 47 °C.