komunumo en Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Frontignan (jen france, okcitane Frontinhan) estas urbo kaj komunumo en suda Francio. Ĝi situas en la departemento Hérault, en la nuna administra regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]) kaj en la historia regiono Langvedoko-Rusiljono (okcitane Lengadòc-Rosselhon). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 23 808 loĝantoj sur areo de 31,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 751 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Montpeliero kaj al la kantono Frontignan / Frontinhan. Ekde la 1-a de januaro 2003 ĝi apartenis al la komunumaro Bassin de Thau, ekde la 1-a de januaro 2017 apartenas al iom pli vasta komunumaro Sète Agglopôle Méditerranée.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Frontignan (stacidomo). |
Frontignan · · | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Okcitanio | ||||
Eksa regiono | Langvedoko-Rusiljono | ||||
Departemento | Hérault | ||||
Arondismento | Montpeliero | ||||
Kantono | Frontignan / Frontinhan | ||||
| |||||
INSEE kodo | 34108 [+] | ||||
Poŝtkodo | 34110 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 23 808 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 751 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 27′ N, 3° 45′ O (mapo)43.4472222222223.7555555555556 [+] | ||||
Alto | 2 m [+] | ||||
Areo | 31,72 km² (3 172 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Frontignan [+] | |||||
La teritorio havas komunan limon kun Sète, Vic-la-Gardiole, Balaruc-les-Bains, Balaruc-le-Vieux, Gigean kaj Villeneuve-lès-Maguelone.
La nomo de la urbo devenas de la romia konsulo Sextus Julius Frontinus, france nomata "Frontin", kiu posedis bienon ĉi tie.
Tutmonde konata estas speciala vino muscat (muskatelo). La legendo rakontas, ke Herkulo donis la specialan formon al la botelo, kiam li volis elpremi la lastan guton. La loĝantoj france nomiĝas frontignanais, sed en la loka folkloro ili estas nomitaj frontipèche, kio rilatas al la pasinteco de multaj loĝantoj. Kromnomo estas les ventres bleus (la bluventruloj).
En la centro de Frontignan estas movebla ponto por la strata trafiko. Ĝi leviĝas nur dum certaj horoj kaj blokas la trafikon sur la Canal du Rhône à Sète, ĉefe turismaj boatoj. La tempo de la deviga atento estas kutime uzata por aĉeti la faman vinon en la proksima vendejo de la kooperativo.
Muscat de Frontignan estas dolĉa vino el la familio de Vin Doux Naturel. Ĝi estas produktita en la komunumoj de Frontignan kaj Vic-la-Gardiole.
Vino el Frontignan estis eksportita en la tempo de Karolo la Granda. Ekde la 13-a jarcento ĝi ĝuis altan reputacion en la reĝa kortumo de Francio. Karlo la 11-a de Francio[1] laŭdire donis al la vinberkulturistoj la senlimigitan rajton por transporti la vinon sur stratoj kaj akvovojoj. Ĉi tiun privilegion konfirmis la reĝoj Henriko la 2-a (Francio) kaj Henriko la 3-a (Francio).
Ĉiu tio sukceso instigis ankaŭ aliajn regionojn al la produktado de [muskatelo|muskatela] vino kaj ili provis utiligi la prestiĝan nomon. La parlamento de Toulouse tial certigis la 18-an de julio 1665 la markon "Frontignan" kaj aliflanke malpermesis al la vinberkultivistoj enmiksi fremdan vinon por vendi. La vino havas de la 31-a de majo 1936 sian propran Nomo de Origino (AOC, Appellation d'Origine Contrôlée), kiu ekskluzive permesas vinberojn de la speco Muscat blanc à petits grains. Ekde la enkonduko la areo de la vinberejoj doubliĝis. En la jaro 2002 sur 790 ha estis produduktitaj 21.568 hektolitroj da vino.
La vinberejoj troviĝas sur la inklinoj de la montmasivo de la Gardiole. La sudaj terenoj estas gardataj de montetoj kontraŭ la akraj nordaj ventoj de la regiono. La grundo apartenas al la Malm (Kimmeridgium kaj Oxfordium) kaj konsistas el feroplena argilo, kiu aperas ruĝe. En la argilo estas kalkŝtono. En la suda parto de la regiono oni devas elekti vinberplantojn, kiuj toleras kalkon. 275 produktantoj estas membro de la Coopérative de Frontignan, la loka kooperativo kaj 24 vinberkulturistoj produktas sian propran vinon.
La ordono postulas ke la mosto devas enteni minimume 252 g/l da sukero. La alkohola fermentado estas interrompita per aldono de 95-procenta pura alkoholo. Devas resti 125 g/l da zukero en la vino. La rikolto estu 26 hl/ha, kiu estas tre malalta kaj superigata regule dum la lastaj jaroj.
La urba blazono - videbla en la informkesto supre dekstre - montras, sur ruĝa fono, blankan turon kun kreneloj kaj tri malgrandaj turetoj supre.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.