From Wikipedia, the free encyclopedia
Friedrich Ludwig JAHN (naskiĝinta en la 11-a de aŭgusto 1778 en Lanz (Prignitz), mortinta en la 15-a de oktobro 1852 en Freyburg (Unstrut)) estis germana pedagogo kaj instiganto de la nacia gimnastika movado en la 19-a jarcento. Interalie, li enkondukis la gimnastikilojn reko kaj paralelstangoj.
Friedrich Ludwig Jahn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1778 en Lanz |
Morto | 15-an de oktobro 1853 (75-jaraĝa) en Freyburg |
Tombo | Saksio-Anhalto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Universitato Greifswald |
Okupo | |
Okupo | pedagogo politikisto instruisto gimnastikisto |
Li iĝis instruisto en Berlino en la jaro 1810-a kaj malfermis en 1811 gimnastikejon sur la erikejo Hasenheide en la berlina urbokvartalo Neukölln (hodiaŭ parto de la publika ripozumeja Popolparko Hasenheide).
Intenco lia estis kontribui per gimnastikado al la morale interna renovigo de Prusio kaj fortigi la germanan nacian memkonfidon.
En 1813 li mallongan tempon restis ene de la de Libera korpuso de Ludwig Adolf Wilhelm von Lützow kaj kontribuis al la fondo de la Germana studenta korporacio.
Post malliberigo pro spirita kunkompliceco en la mortigo de August von Kotzebue li spertis polican observadon ĝis 1840.
En 1848 li estis elektita konsiliano de la Frankfurta Nacia Asembleo.
Rusch, Barbara. „Jahn, Friedrich Ludwig." Microsoft Encarta 2007 [DVD].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.