From Wikipedia, the free encyclopedia
Franz TUNDER (naskiĝis en 1614 en Lübeck, mortis la 5-an de novembro 1667 samurbe) estis Germana komponisto kaj orgenisto.
Franz Tunder | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1614 en Lubeko |
Morto | 5-an de novembro 1667 (53-jaraĝa) en Lubeko |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Hansa ligo |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Infano | Anna Margaretha Tunder (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto orgenisto |
Tunder laŭ pli malnova vidpunkto devus esti naskiĝinta en Bonnesdorf aŭ Burg sur Fehmarn, laŭ plej novaj konoj tamen lia naskiĝloko estas Lübeck [1]. Tunder eble estis disĉiplo de Girolamo Frescobaldi, almenaŭ laŭ indiko de Johann Mattheson, la pli posta esploro tamen parte pridubis tion. Ekde 1632 ĝis 1641 li laboris en Gottorp kiel kortega orgenisto de Frederiko la 3-a sekvante Johann Heckelauer. Post tio li estis kiel posteulo de Peter Hasse ekde 1641 ĝis sia vivofino orgenisto, ekde 1647 kromofice ankaŭ laborestro ĉe la Mariapreĝejo en Lübeck. Tunder estis la antaŭulo kaj bopatro de la orgenvirtuozo Dietrich Buxtehude. Li enkondukis en Lübeck la tradicion kontinuan ĝis la nuntempo de la vespermuzikoj. Franz Tunder validas kiel unu el la grandaj reprezentantoj de la Nordgermana orgenskolo, ekz. li stampis kiel unu el la unuaj la tipon de la Nordgermana tokato. Lia verkaro, kiu ankaŭ ampleksis kantvoĉan muzikon, (motetojn, sakralajn ariojn, ĥoralkantatojn), bedaŭrinde plejparte estas malaperinta.
Por orgeno:
samkiel
tamen ambaŭ lastaj titoloj ankaŭ povus deveni de Heinrich Scheidemann.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.