From Wikipedia, the free encyclopedia
Princo Francisko kardinalo el Dietrichstein (22-an de aŭgusto 1570 en Madrido – 19-an de septembro 1636 en Brno) estis episkopo de Olomouc (1599–1636) kaj unu el la plej signifaj ĉeĥaj politikistoj de la 17-a jarcento. Pro sia suverena posteno en Moravio li estis nomata reganto el Kroměříž aŭ ankaŭ reĝo moravia. Li estis arkitekto de rekatolikigo de Moravio kaj ĉefa konsilanto de kvar habsburgaj regantoj - Rudolfo la 2-a, Matiaso, Ferdinando la 2-a kaj Ferdinando la 3-a. Kiel administranto de profanaj bienoj li estis karakterizita pro afabla traktado kun subuloj kaj pasia rezisto kontraŭ plialtigado de laboregaj devigoj.
Francisko el Dietrichstein | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1570 en Madrido | ||||
Morto | 19-an de septembro 1636 (66-jaraĝa) en Brno | ||||
Tombo | Saint Wenceslas Cathedral (en) vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hispana • ĉeĥa • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio Moravio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Dietrichstein vd | ||||
Patro | Adam von Dietrichstein (en) vd | ||||
Patrino | Margarita de Cardona (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1599–) katolika sacerdoto (1597–) mecenato politikisto vd | ||||
Laborkampo | Politiko, religion and politics (en) kaj Eklezio vd | ||||
Aktiva en | Kroměříž • Mikulov vd | ||||
| |||||
Episkopo de Olomouc | |||||
Dum | 1599–1636 | ||||
Antaŭulo | Stanislao Pavlovský de Pavlovitz | ||||
Sekvanto | Johano la 19-a Ernst Plateis de Plattenstein | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis en Madrido kiel filo de Adamo el Dietrichstein, la plej signifa diplomato de la aŭstriaj Habsburgoj de la dua duono de la 16-a jarcento, kaj Marketa el Cardona, la filino de aragona familio parenca kun la hispanaj Habsburgoj.
En la jaro 1575 li transloĝiĝis kun la familio en Moravio, kie la imperiestro donacis al lia patro riĉan senjorujon Mikulov. Ĉar lia patro antaŭdestinis lin por pastra vojo, li komencis en la jaro 1582 studadon unue ĉe jezuitoj en Prago kaj pli poste (1588–1591) en Romo en roma kolegio (Collegio Romano). Ĉi tie li tre ekplaĉis al kardinalo Ippolito Aldobrandini (pli posta papo Klemento la 8-a), kaj tre influis lin ankaŭ sankta Filipo Neri kaj lia grupo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.