From Wikipedia, the free encyclopedia
Francesco REDI (18a de Februaro 1626 – 1a de Marto 1697) estis itala kuracisto, natursciencisto, biologo kaj poeto.[1] Li estas referencata kiel la "fondinto de la eksperimenta biologio",[2][3] kaj kiel la "patro de moderna parazitologio".[4][5] Li estis la unua kiu defiis la teorion de spontanea generado pruvante, ke la muŝlarvoj venas el ovoj de muŝoj.[6][7]
Francesco Redi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Francesco Redi | |||||
Naskiĝo | 18-an de februaro 1626 en Areco | ||||
Morto | 1-an de marto 1697 (71-jaraĝa) en Pizo | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Grandduklando de Toskanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Pizo vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Anicio Traustio vd | ||||
Okupo | kuracisto parazitologo natursciencisto sciencisto entomologo poeto pentristo biologo botanikisto vd | ||||
Laborkampo | Biologio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Akirinta doktorigon en kaj medicino kaj filozofio el la Universitato de Pisa estante 21-jaraĝa, li laboris en variaj urboj de Italio. Siatempa raciisto, li estis kritikisto de verigeblaj mitoj, kiel tiu de la spontanea generacio.[8] Liaj plej famaj eksperimentoj estis priskribitaj en sia magnum opus Esperienze intorno alla generazione degl'insetti (Eksperimentoj pri la generado de insektoj), publikigitaj en 1668. Li malkonsentis, ke viperoj trinkas vinon kaj povas rompi glasojn, kaj ke ilia veneno estas venena se englutita. Li prave observis, ke la serpentaj venenoj estis produktitaj el la kaninoj, kaj ne el la gala veziko, kiel oni estis supozinta. Li estis ankaŭ la unua kiu rekonis kaj ĝuste priskribis detalojn de ĉirkaŭ 180 parazitoj, kiel Fasciola hepatica kaj Ascaris lumbricoides. Li ankaŭ distingis tervermojn el helmintoj (kiel Eucestoda, Trematodoj, kaj Nematodoj). Li eble estis pioniro de la uzado de scienca kontrolo kiel bazo de la dezajno de eksperimentoj en moderna biologio. Kolekto de liaj poemoj estis por la unua fojo publikigita en 1685 kiel Bacco in Toscana ("Bakĥo en Toskanio") kaj estas konsiderata inter la plej fajnaj verkoj de la 17a-jarcenta itala poezio, kaj pro kiu la Granda Duko Kosimo la 3-a havigis al li honormedalon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.