From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisko Stanislao Kloezo (1817-1883) estis franca kemiisto, mineralogo, apotekisto, esploristo, fondinto de la Kemia Societo de Francio, pioniro en la studoj pri Analiza kemio kaj esencoleoj, kiu unue identigis la unuterpenan eteron eŭkaliptolo, en 1870. Kune kun Aimé Laussedat (1819-1907), Gabriel Auguste Daubrée (1814-1896) kaj Marcellin Berthelot (1827-1907), ili estis la unuaj esplori meteoron (karbonan kondriton)[1], kiu falis en la 14-a de majo 1864, en urbo Orgueil, departemento Tarn-et-Garonne, sude de Francio.
François-Stanislas Cloëz (1817-1883) | |||||
---|---|---|---|---|---|
En 1870, Francisko Stanislao Kloezo identigis la eŭkaliptolon | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-a de junio1817 en Ors, Nord, Francio | ||||
Morto | 12-a de oktobro 1883 en Parizo, Francio | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 69 vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Kemia Societo de Francio | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Charles-Louis Cloëz (en) vd | ||||
Parencoj | Alfred Vulpian (en) (bofrato) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto apotekisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kloezo kaj Daubrée asertis ke la ŝtono estis riĉa je organika materio, dum Berthelot, en 1868, diris ke la meteoro enhavis signifoplenan proporcion da hidrokarbonidoj, el tie oni deprenis ke ĝi entenas la vivosemojn. Li estis asistanto kaj kunlaboranto de Michel-Eugène Chevreul (1786-1889) kaj Stanislao Kanicaro (1826-1910) kun kiu li preparis la "cianamidon" per agado de la amoniako sur etera solvaĵo.
En 1870, li komencis la identigon de la individuaj konstituantoj de la esencoleoj laŭ ties disponebleco por medicino, industrio kaj parfumfabrikado. Li same identigis la ĉefan komponanton de la eŭkaliptoleo, kiun li nomis eŭkaliptolo, ankaŭ konata kiel cineolo. En 1878, Kloezo estis omaĝita de la sciencisto Ferdinand von Mueller (1825-1896), kiu donis al iu specio de eŭkalipto la nomon "Eucalyptus cloeziana". Kloezo ankaŭ esploris teorion pri la vivoorigino en la Sunsistemo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.