Fosforila bromido
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fosforila bromido aŭ POBr3 estas neorganika fosfora kombinaĵo de oksigeno kaj bromo, toksa, iomete oranĝokolora solidaĵo uzata kiel fosfora bromigagento en kemiaj sintezoj. Kiam varmigita supre de 193 °C ĝi malkomponiĝas donante ruĝecan koloron al la substanco. Ĝi estas solvebla en etero, benzeno, kloroformo, karbona dusulfido kaj koncentrita sulfata acido.[3] La substanco estas sensiva al humideco formante fumaĵojn en la aero. Ĝi eksplode reakcias kun akvo donante fosfatan acidon kaj bromidan acidon.
Fosforila bromido | |||
Plata kemia strukturo de la Fosforila bromido | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Fosforila bromido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 7789-59-5 | ||
ChemSpider kodo | 23015 | ||
PubChem-kodo | 24613 | ||
Merck Index | 15,7460 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | toksa, iomete oranĝokolora kaj fumeganta solidaĵo | ||
Molmaso | 286,685 g·mol−1 | ||
Denseco | 2,82g cm−3 | ||
Fandpunkto | 55 °C | ||
Bolpunkto | 191,7 °C (malkomponiĝas)[1] | ||
Solvebleco | Akvo:reakcias | ||
Mortiga dozo (LD50) | 380 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R14 R34 R37 | ||
Sekureco | S7/8 S26 S36/37/39 S43 S45 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H290, H314, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P234, P260, P261, P264, P271, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P363, P403+233, P404, P405, P501[2] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |