usona verkisto kaj produktisto de filmoj, kolektisto de sciencfikciaj memoraĵoj (1916-2008) From Wikipedia, the free encyclopedia
Forrest J. ACKERMAN (n. 24-an de novembro 1916 en Losanĝeleso, Kalifornio, m. 4-a de decembro 2008) estis usona esperantisto; fervora subtenanto de sciencfikcio; kolektisto de sciencfikciaj memoraĵoj; verkisto kaj produktisto de filmoj; kaj redaktoro de la gazeto Famous Monsters of Filmland ("Famaj monstroj de film-lando").
Forrest J. Ackerman | |
---|---|
Ackerman apud lia kolekto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-a de novembro 1916 en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono |
Morto | 4-a de decembro 2008 (aĝo 92, korhalto) en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Forest Lawn Memorial Park (en) |
Lingvoj | angla • Esperanto |
Loĝloko | Los-Anĝeleso |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Wendayne Ackerman (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto literary agent (en) sciencfikcia verkisto romanisto artkolektanto fanzine editor (en) kolektanto esperantisto eldonisto aktoro ĵurnalisto science fiction fan (en) |
Ackerman lernis kaj majstris Esperanton en sia adoleskanteco.[1] Li unue renkontis la lingvon en 1930 sciencfikcia rakonto de Francis Flagg, kaj lernis Esperanton en kolegia klaso, kiu estis instruita de Arthur Brooks Baker. Lia traduko de la rakonto de Charles Hornig "The Fatal Glance" (La Fatala Ekrigardo) estis eldonita en Heroldo de Esperanto dum la 1930-a jardeko.[2]
Aliĝinte en 1955 al UEA, li estis longe fakdelegito pri scienc-fikcio.[3]
En la jaro 2003, li klarigis al intervjuisto la allogon de Esperanto por li:
“ | En la jardekoj 20-aj kaj 30-aj, kelkaj sciencfikciaj rakontoj pri la estonteco menciis, ke iam ĉiuj parolos Esperanton. Por mi, estis kiel tempvojaĝo. Estis kiel iri 100 jarojn en la estontecon. Kaj se mi povus reporti botelon da io, mi estus ravita. Almenaŭ mi povus reporti la lingvon kion ĉiuj tiam parolos.[4] | ” |
Ackerman ĉe-estis la unua Monda Sciencfikcia Kongreso, kaj dumvive estis konatulo en la sciencfikcia-fervorularo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.